Psalms 42

LIBRO DUA

Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

1Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
2Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
3Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
4Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
5Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
6Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
Sur la monto Micar.
7Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
8En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Preĝon al la Dio de mia vivo.
9Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
10Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
11Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Copyright information for Esperanto